Dominanta septakordo

Dominanta septakordo (ankaŭ dominantseptakordo) estas septakordo formita sur la dominanto, do sur la kvina ŝtupo de tonalo. En C-maĵoro la tonoj de dominanta septakordo estas g-b-d-f. La eta septo g-f, aparte tamen ankaŭ la diminuita kvinto (la inversa intervalo de la tritono) b-f estas disonancoj, kiuj celas dissolviĝon.

Ĉar la dominanto prefere estas uzata kiel maĵora akordo (ankaŭ je minortonalo, kvankam la unua trito tiam ne estas ero de la gamo, vidu dominanto), la dominantaj septakordoj de C-maĵoro kaj de c-minoro ne diferencas unu de la alia.[1]

  1. Hans Heinrich Eggebrecht (eld.): Riemann-Musiklexikon. Sachteil. Schott, Majenco 1967. Kapvorto „Dominante“.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search